@kubofhromoslav@libroj.org
Joined: Invalid Date
Mi tre ŝatas lerni novajn aferoj, kaj ankaŭ tial ankaŭ librojn. Tamen, kiam mi havas tempon sidi, mi prefere verkas (laborajn aferojn, ne librojn :), do ankaŭ tial mi librojn legas sufiĉe malrapide. Mi preferas aŭskulti sonlibrojn (kaj podkastojn kaj iajn kursojn) precipe dum mi promenas ekstere. Mi revas pri mondo kie jam estos solvitaj gravaj problemoj (aĝiĝado, klimata ŝanĝo, ekzistada risko de AI, ks), kaj gravaj aferoj plibonigitaj (ekz. Esperanto jam kiel la preferata tutmonda lingvo; socio adaptita al altkapabla aŭtomatigo, ks.) kaj mi havos pli multan tempon por simple legi librojn, ludi gitaron, tendumi en arbaro kaj naĝi en maro. Dume mi helpas tian mondon krei.
Mi kutimas legi instruajn librojn, precipe pri longviveco kaj aĝiĝado (kaj kiel renversi aŭ almenaŭ malplirapidigi ĝin), integra estado (specife nivelo de disvolviĝo), kaj organizaj kapabloj (kiujn mi bezonas por gvidi kaj mastrumi miajn organizojn kaj iniciatojn).
Mi legas en la slovaka, ĉeĥa, Esperanto, kaj eventuale angla kaj pola.
Mi jam havas multegajn librojn (ĉu en mia propra posedo aŭ en prizorgado por iu organizo), kaj ne strebas ricevi novajn hazardajn. Mi daŭre serĉas pliajn librojn de Ken Wilber kaj pri longviveco. Iam mi eble kreos liston de pliaj volataj libroj ĉi tie aŭ en Open Library.
Ofte okazas al mi, ke nova libro, kiun mi ricevas, ne havas registron en Open Library (OL). Tiam mi aldonas la registron unue al OL por esti uzebla ne nur en libroj.org / BookWyrm, sed ankaŭ en aliaj servoj. Mi invitas vin fari same kaj inviti pliajn homojn fari same.
kubofhromoslav has no public lists
kubofhromoslav has no activity yet